Mélanie Vogel
Mélanie Vogel | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Mélanie Vogel | |||||
Naskiĝo | 22-an de majo 1985 (39-jaraĝa) en Marsejlo | ||||
Lingvoj | franca • angla • hispana vd | ||||
Ŝtataneco | Francio vd | ||||
Alma mater | Kolegio de Eŭropo (2009–2010) Instituto pri Politikaj Studoj de Parizo (2008–2009) Institut d'études politiques de Toulouse (en) (2004–2009) Lycée Marseilleveyre (en) (1999–2002) vd | ||||
Partio | Eŭropo Ekologio La Verduloj vd | ||||
Familio | |||||
Amkunulo | Terry Reintke vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Mélanie VOGEL, naskiĝinta la 22-an de majo 1985 en Marsejlo, estas franca politikisto. Membro de Eŭropo Ekologio La Verduloj, ŝi estis elektita senatano reprezentanta la francojn loĝantajn ekster Francio en 2021.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Devenanta de la 11-a arondismento de Marsejlo, kie ŝi edukiĝis en la lernejo Saint-Marcel, poste en la kolegio Forbin, Mélanie Vogel aliĝis al Sciences Po Toulouse post sia abiturienta ekzameno ĉe la Lycée Marseilleveyre[1]. Ŝi diplomitiĝis tie en 2009, ankaŭ akiris magistron ĉe Sciences Po Paris la saman jaron[2]. Ŝi ankaŭ studentiĝis ĉe la Kolegio de Eŭropo en Bruĝo en 2010[1]. Dum siaj studoj, ŝi iris al Ĉilio por labori por Amnestio Internacia, poste estis dungita en Toronto (Kanado) de esplora kaj jura agentejo dediĉita al la medio[3].
Ŝi revenis al Francio, ekloĝante en Parizo komence de la 2010-aj jaroj[1], kie ŝi estis kunordiganto de projekto ĉe la Maison de l'Europe[4]. Ŝi gvidis la ekologian kampanjon dum la eŭropaj balotoj en 2014, kaj poste laboris kiel parlamenta ataŝeo kaj poste politika konsilanto de la grupo Verts / ELA pri konstituciaj aferoj[3]. Ŝi tiam loĝis en Bruselo.
En 2019, ŝi estas kandidato por la eŭropa baloto en la listo de Eŭropo Ekologio La Verduloj[5].
En novembro 2019, ŝi estis elektita al la estraro de la Eŭropa Verda Partio[6].
En 2021, ŝi estis nomumita kandidato por la senatana baloto de 2021 por la francoj loĝantaj ekster Francio per voĉdonado de la aktivuloj de Eŭropo Ekologio La Verduloj[7]. Ŝi gvidis kunfandan liston kun La France insoumise, Génération.s, la Gauche républicaine et socialiste kaj Place publique[8], kiuj akiris 15% de la voĉdonoj. Elektita senatano, ŝi sidas ene de la Ekologia Grupo - Solidareco kaj Teritorioj. La gazeto Libération prezentas ŝin kiel maltipan profilon ene de la Senato, pro sia ekologiisma, feminisma, kontraŭrasisma pozicio inter senatanoj, el kiuj nur 2% de membroj aĝas malpli ol 40 jarojn[9].
Privata vivo
[redakti | redakti fonton]En 2021, Mélanie Vogel loĝas en Bruselo. Ŝi estas la kunulino de la germana eŭropdeputito Terry Reintke.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 1,2 Sylvain Pignol, « Mélanie Vogel, la sénatrice "écolo, queer et antiraciste" », La Provence, 30-a de septembro 2021, MARS_006
- ↑ Mélanie Vogel, L'identité post-nationale et le patriotisme constitutionnel à l'épreuve des faits : étude de l'identification à l'Europe de la « société civile européenne » (Finstudlaboro de master 2), Institut d'études politiques de Paris, 2009 (vidu rete arkivo)
- ↑ 3,0 3,1 Mathieu Hutin, « Melanie Vogel - EELV : "Les citoyens sont prêts au changement" », Les français, 5-a de septembro 2021
- ↑ Pierre-Henri Picard, « Mélanie Vogel (promo 2009) élue sénatrice » arkivo, ĉe Sciences Po Toulouse Alumni, 21-a de septembro 2021 (konsultita la 3-an de oktobro 2021)
- ↑ Kiuj estas la ekologiismaj kandidatoj? (arkivo) ĉe www.linternaute.com, 8-a de aprilo 2019
- ↑ Verda estraro (arkivo) ĉe europeangreens.eu
- ↑ La kulisoj de la senata baloto por eksterlandaj francoj (arkivo) La Lettre A, 30-a de junio 2021
- ↑ Damien Bouhours, « Sénatoriales du 26 septembre 2021 : qui sont les candidats ? » , Le Petit journal, 25 septembre 2021 (arkivo Le Petit journal, 25-a de septembro 2021.
- ↑ La novelektita senatano kiu esperas karuseli la senaton (arkivo) ĉe liberation.fr , 27-a de septembro 2021