Saltu al enhavo

Montejo de Tiermes

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Montejo de Tiermes
municipo en Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Regiono Kastilio kaj Leono
Provinco provinco Sorio
Komarko Tierras del Burgo
Poŝtkodo 42341
Demografio
Loĝantaro 148  (2023) [+]
Loĝdenso 1 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 22′ N, 3° 12′ U (mapo)41.368333333333-3.1986111111111Koordinatoj: 41° 22′ N, 3° 12′ U (mapo) [+]
Alto 1 157 m [+]
Areo 167 km² (16 700 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Montejo de Tiermes (Provinco Sorio)
Montejo de Tiermes (Provinco Sorio)
DEC
Situo de Montejo de Tiermes
Montejo de Tiermes (Hispanio)
Montejo de Tiermes (Hispanio)
DEC
Situo de Montejo de Tiermes

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Montejo de Tiermes [+]
vdr

Montejo de Tiermes [monTEĥo deTJERmes] estas municipo de Hispanio, en la regiono de Kastilio kaj Leono, provinco Sorio kaj komarko Tierras del Burgo. La loknomo Montejo de Tiermes estas etimologie komprenebla kiel Monteto de Tiermes, alude al antaŭromia urbo de praloĝantoj.

Geografio

[redakti | redakti fonton]
Komarko Tierras del Burgo en la okcidento de la provinco Sorio.
Loko de Montejo de Tiermes en la provinco Sorio.
La preĝejo.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 167,27 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 148 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 720 loĝantojn el la 1930-aj jaroj.

Ĝi distas 95 km de Sorio, provinca ĉefurbo. Kaj estas proksime al San Esteban de Gormaz kaj Ayllón (Segovia). La municipo enhavas la loĝlokojn Carrascosa de Arriba, Cuevas de Ayllón, Hoz de Abajo, Hoz de Arriba, Ligos, Montejo de Tiermes, Noviales, Pedro, Rebollosa, Torresuso kaj Valderromán.

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento.

Meze de la 19-a jarcento nomiĝis Montejo de Liceras kaj la municipa teritorio pliiĝis ĉar ĝi aligis Pedro, Rebollosa de Pedro, Sotillos de Caracena kaj Torresuso. Fine de la 20-a jarcento la municipa teritorio pliiĝis ĉar ĝi aligis Carrascosa de Arriba, Cuevas de Ayllón, Hoz de Abajo, Hoz de Arriba, Noviales kaj Valderromán.

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj), forstado kaj brutobredado (ŝafoj kaj bovoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun kultura kaj rura turismo, piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj estas proksima arkeologia kuŝejo de pra-urbo Tiermes, romanika preĝejo kaj ermitejo.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
  • [http:// Oficiala retejo] (hispane)