Saltu al enhavo

Sporta grimpado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sporta grimpado
speco de sporto • climbing discipline
rokogrimpado
Fakoj
Kulminaj konkursoj
Internacia federacio
Rilataj paĝoj
Kategorio:Sporto
vdr
sporta grimpado en Tajlando

Sporta grimpadokonkura grimpado estas formo de rokogrimpado, kiu povas dependi de konstantaj ankroj (boltoj kaj hokoj) fiksitaj al la roko por protekto, je kiuj ŝnuro ligita al la grimpulo estas fiksita por eviti falon. Ankaŭ eblas grimpi mallongajn distancojn kun falmato por protekto. Ĉi tio kontrastas kun tradicia rokogrimpado kie grimpuloj devas meti kaj post la uzo forigi forpreneblajn protektilojn dum ili grimpas.

Sporta grimpado emfazas korpan forton, eltenivon, gimnastikan kapablon kaj teknikon.

Kun pliigita alirebleco al grimpaj muroj kaj gimnastikejoj, pli da grimpuloj nun eniras la sporton per endoma grimpado ol subĉiela grimpado. La transiro de endoma grimpado al sporta grimpado ne malfacilas ĉar la teknikoj kaj ekipaĵo uzataj por ena grimpado estas preskaŭ sufiĉaj por sporta grimpado.

Dum sporta grimpado estas ofta en multaj regionoj tutmonde, ĝi estas peze limigita en iuj lokoj, kie ĝi estas konsiderata etike neakceptebla. Ĉi tio estas plejparte pro la lokaj grimpaj tradicioj kaj por la speco de roko; ekzemple, oni ofte konsideras racia aldoni konstantajn rokogrimpajn ankrojn en kalkŝtonajn aŭ ardezajn ŝtonminejojn en Britio, precipe se ili estas alie negrimpeblaj, sed ĝi konsideras tute neakceptebla en aliaj, pli malmolaj specoj de ŝtono - sendepende kiom danĝera povus esti grimpanta vojo. Debatoj pri "boltado" en la grimpantaj komunumoj ofte estas furiozaj. Boltado sen konsento pri tio ĝenerale kondukas al la detruo, aŭ forigo, de la boltoj fare de kontraŭuloj.

Ĉar sportaj grimpadaj vojoj ne bezonas sekvi grimpajn vojojn, kie forpreneblaj protektiloj povas esti metitaj, ili emas sekvi pli rektajn vojojn supren ol vojoj de tradicia rokogrimpado, kiuj povas esti kurbaj kaj komplikaj. Ĉi tio, krom la neceso meti ilaron, emas rezultigi diversajn stilojn de grimpado inter sporta kaj tradicia rokogrimpado.

Sporta aŭ konkura grimpado havis sian olimpikan debuton ĉe la Somera Olimpiko 2020 en Tokio, Japanio, laŭplane ŝovita al 2021, kaj antaŭe estis provita ĉe la Someraj Junularaj Olimpikoj de 2018.

En formalaj konkuroj, sporta aŭ konkura grimpado estas formo de reguligita grimpa konkurado okazigita endome sur speciale konstruitaj artefaritaj grimpmuroj (pli fruaj sportaj konkuroj estis aranĝitaj sur eksteraj naturrokaj surfacoj). La tri konkurencaj grimpdisciplinoj estas gvida grimpado, blokgrimpado, kaj rapidecgrimpado. La rezulto de multoblaj disciplinoj povas esti uzata en "kombinita" formato por determini ĉiuflankan gajninton (aŭ la "kombinitan" gajninton).

En konkura gvida grimpado, konkurantoj komencas ĉe la fundo de sportgrimpa vojo antaŭpreparita per boltoj kaj gvide grimpas kun ŝnuro por tuŝi aŭ sekurigi la plej altan grimptenon ebla ene de fiksita tempolimo per ununura provo. En konkura blokgrimpado, konkurantoj surgrimpas mallongajn vojon supren sen ŝnuro, kun emfazo de la nombro da problemoj kompletigitaj, kaj la provoj necesaj por fari tion. En konkura rapidecgrimpado, konkurantoj gimpas supren en paroj sur normigita "rapideca grimpmuro" uzante supran ŝnuron sur aŭtomata sekurigilo, en la plej mallonga tempo ebla.

La Internacia Federacio de Sporta Grimpado (IFSC) reguligas kaj organizas la internaciajn konkurajn grimpajn eventojn, inkluzive de la dujara grimpa mondĉampionado, kaj la ĉiujara grimpa mondpokala knkuro kiu estas organizita kiel serio de okazaĵoj dum la jaro. Sporta aŭ konkura grimpado havis sian olimpikan debuton ĉe la Somera Olimpiko 2020 en Tokio, Japanio, laŭplane ŝovita al 2021, kaj antaŭe estis provita ĉe la Someraj Junularaj Olimpikoj de 2018. En 2020, por viroj kaj inoj organziĝis po unu kombinita formato, kun la rezultoj bazitaj sur kombinaĵo de gvida grimpado, blokgrimpado kaj rapidecgrimpado. La formato por grimpado ĉe la Olimpiko de 2024 havas rapidecgrimpadon kiel memstara okazaĵo, kvankam gvida grimpado kaj blokgrimpado daŭre estas kombinita okazaĵo.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]