Stabio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Stabio (stacidomo). |
Stabio | |
---|---|
Blazono de Stabio | |
Stabio | |
Kantono | Tiĉino |
Distrikto | Mendrisio |
Komunumaro | Stabio |
Koordinatoj | 45° 51′ 0″ N 8° 56′ 24″ O / 45.85000 °N, 8.94000 °O (mapo)Koordinatoj: 45° 51′ 0″ N 8° 56′ 24″ O / 45.85000 °N, 8.94000 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 4371 |
Areo | 6,15 km² |
Alteco | 352 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 6855 |
Komunumkodo | 5266 |
Mapo de Stabio |
Stabio estas komunumo de la Komunumaro Stabio kaj la Distrikto Mendrisio en Kantono Tiĉino, Svislando. Ĝi havis 4371 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Stabio situas sudoriente de Mendrisio, proksimume 10 kilometrojn okcidentnordokcidente de Chiasso ĉe la landlimo al Italio. La komunumo konsistas el la frakcio Stabio, San Pietro kaj Gaggiolo.[1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 6,15 km², de kiuj 26,4% estas kovritaj de arbaro, 35,5% servas por agrikulturo kaj 35,3% por setlado. [2]
Najbaraj komunumoj
[redakti | redakti fonton]La komunumo Stabio limas en nordo al Clivio (VA, Italio), en oriento al Mendrisio, en sudo al Bizzarone (CO, Italio), en sudsudokcidento al Rodero (CO, Italio), kaj en okcidento al Cantello (CO, Italio).
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Tra Stabio pasas la kantona ĉefvojo n-ro 394 de Mendrisio al Malnate. La fervojlinio de Mendrisio tra Stabio al Malnate estis fermita en la jaro 1928 por la pasaĝera transporto. La komunumo nuntempe pere de busoj estas konektita al la publika transportreto. En la jaro 2014 devos esti inaŭgurita la nova tiĉina regiona fervojlinio de Mendriso tra Stabio al Varese, kies konstruo komenciĝis en la jaro 2009.[3]
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua dokumenta mencio de Stabio datiĝas el la jaro 1067 sub la aktuala nomo Stabio. Pere de diversaj arkeologiaj fosadoj eblis trovi objektojn, kiuj pruvas, ke la loko estis daŭre loĝata ekde la 4-a jarcento antaŭ Kristo. Estis trovitaj tomboj el la ferepoko kaj el la romia epoko kun diversaj restaĵo de merkura kulto kaj restaĵoj de lombardaj tomboj. Dum mezepoko Stabio apartenis al la Vikarejo Mendriso. La interezrajtojn la familio Orelli de Locarno cedis en la jaro 1189 al la episkopo de Como. En la jaro 1517 Stabio estis akirita de la Svisa Ĵurkomunumo. Dum konflikto inter konservuloj kaj liberaluloj la 22-an de oktobro 1876 mortis 3 homoj kaj devis interveni la svisa armeo.[4]
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]Ek de 1981 en Stabio troviĝas la Muzeo pri kampara kulturo de Mendrisiotto (itale Musezo della civiltà contadina del Mendrisiotto.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Fonto: Reta mapo 1:20000 de Swisstopo[rompita ligilo]
- ↑ Fonto: Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011
- ↑ Quelle: Reta fonto: "Eingestellte Bahnen Schweiz" (malfunkciigitaj fervojlinioj), konsultita la 21-an de majo 2013[rompita ligilo]
- ↑ Fonto: Stefania Bianchi: Stabio en Historia Leksikono de Svislando (2012-02-23)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Stabio – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
|