Pasian di Prato
Aspekto
Pasian di Prato | |
komunumo de Italio vd | |
---|---|
Ŝtato | Italio |
Regiono | Friulo-Venecio Julia |
Provinco | UD Udine |
Geografia situo | 46° 3′ N, 13° 12′ O (mapo)46.0513.2Koordinatoj: 46° 3′ N, 13° 12′ O (mapo) |
Alto super marnivelo | 106 m |
Areo | 15,88 km² |
Loĝantaro | 9252 (2023) |
Loĝdenso | 600 loĝantoj/km² |
Subdividaĵoj | Pasian di Prato (Pasian di Prât), Colloredo di Prato (Colorêt), Passons, Santa Caterina (Sante Catarine) kaj Bonavilla (Buinevile) |
Najbaraj komunumoj | Basiliano, Campoformido, Martignacco, Tavagnacco kaj Udine |
Patrono | Sankta Jakobo |
Festa tago | 25-a de julio |
Nomo de loĝantoj | pasianesi |
Poŝtkodo | 33037 |
Imposta kodo | G352 |
Kodo laŭ ISTAT | 030072 |
Telefona prefikso | 0432 |
Estro | |
Retpaĝo | Oficiala retejo |
Pasian di Prato - jen itale, friule Pasian di Prât - estas komunumo en la orienta parto de norda Italio, proksime je la limo al Slovenio. Ĝi situas en la regiono Friulo-Venecio Julia kaj, ene de ĝi, en la tradicia provinco Udine, kiu ekde aprilo 2018 ne plu estas oficiala administra unuo - nun la loko formale apartenas al administra unuo nomata 'malcentra regiona unuo Udine'. Fine de 2023 en la komunumo vivis 9 252 loĝantoj. La komunumo oriente limas al Udine kaj formas kun ĝi unu urbecan areon, dividitan nur per rivereto Cormor kaj aŭtovojo A23.
Kristana patrono estas la sankta apostolo Jakobo la pli aĝa, kies memortago sekve estas la komunuma festotago. Najbaras la komunumoj Basiliano, Campoformido, Martignacco, Tavagnacco kaj Udine.