Saltu al enhavo

Pedrosa de Río Úrbel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pedrosa de Río Úrbel
municipo en Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Poŝtkodo 09131
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 259  (2023) [+]
Loĝdenso 5 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 25′ N, 3° 49′ U (mapo)42.409444444444-3.8211111111111Koordinatoj: 42° 25′ N, 3° 49′ U (mapo) [+]
Alto 845 m [+]
Areo 49,06 km² (4 906 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Pedrosa de Río Úrbel (Provinco Burgoso)
Pedrosa de Río Úrbel (Provinco Burgoso)
DEC
Situo de Pedrosa de Río Úrbel
Pedrosa de Río Úrbel (Hispanio)
Pedrosa de Río Úrbel (Hispanio)
DEC
Situo de Pedrosa de Río Úrbel

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Pedrosa de Río Úrbel [+]
vdr

Pedrosa de Río Úrbel [peDROsa derioURbel] estas loĝloko kaj municipo en la okcidenta centro de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Alfoz de Burgos. La loknomo Pedrosa de Río Úrbel estas etimologie komprenebla kiel Ŝtonejo de la rivero Úrbel, ĉar fakte la rivero Úrbel trairas la municipan teritorion.

Geografio

[redakti | redakti fonton]
Mapo de la komarkoj de Burgoso. Alfoz de Burgos, centre kaj malhelverde.
Marmellar de Abajo.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 49,060 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 252 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono.

Demografia evoluo
1991 1996 2001 2004
315 301 267 269

La loĝloko distas 20 km de Burgoso, provinca ĉefurbo, kaj la municipa teritorio enhavas la loĝlokojn Pedrosa (106), Lodoso (75), Marmellar de Abajo kaj San Pedro Samuel (39).

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento.

Pedrosa de Río Úrbel formis parton de la Jurisdicción de Haza de Siero en la partido de Castrojeriz, unu el dek kvar kiuj formis la komunumon Intendencia de Burgos inter 1785 kaj 1833. Estis vicurbestro.

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe plej ekgravis kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejo de Sankta Juliana.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]