Saltu al enhavo

Pierre Mondy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pierre Mondy
Persona informo
Naskonomo Pierre Cuq
Naskiĝo 10-an de februaro 1925 (1925-02-10)
en Neuilly-sur-Seine, Seine,  Francio
Morto 15-an de septembro 2012 (2012-09-15) (87-jaraĝa)
en 13-a arondismento de Parizo,  Francio
Mortokialo Limfomo Redakti la valoron en Wikidata
Tombo Neuilly-sur-Seine Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Cours Simon (1946–) Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Edz(in)o Catherine Allary (en) Traduki (1991–)
Annie Fournier (en) Traduki (1967–1984)
Pascale Roberts (mul) Traduki (1957–1966)
Claude Gensac (en) Traduki (1951–1955) Redakti la valoron en Wikidata
Infanoj Laurent Mondy (en) Traduki
 ( Annie Fournier (en) Traduki)
Anne Mondy (en) Traduki
 ( Annie Fournier (en) Traduki) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo televida aktoro
filmreĝisoro
teatra aktoro
aktoro
filmaktoro
teatra reĝisoro
reĝisoro Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Pierre MONDY (naskonome Pierre Cuq) (naskiĝis la  10-an de februaro 1925(nun 1925-02-10) en Neuilly-sur-Seine, mortis la 15-an de septembro 2012 (87‑jara) en Parizo) estis Franca filmo- kaj teatro-aktoro kaj reĝisoro.[1]

Lia unua apero sur ekrano estis en 1949 en filmo Rendez-vous de juillet de Jacques Becker kaj li aperis en pli ol 140 filmoj dum sia tuta kariero.[1] En 1960, li ricevis internacian agnoskon pro la rolo de Napoléon Bonaparte en la filmo Austerlitz reĝisorita de Abel Gance.[2] En la 1970-aj jaroj, lia plej sukcesa filmo estis la komedio Mais où est donc passée la septième compagnie ?.[1] De 1992 ĝis 2005, li aperis en la franca televida serio Les Cordier, juge et flic.[2]

Mondy reĝisoris kvar filmojn kaj dek tri televidajn epizodojn, kaj ankaŭ verkis du adaptojn por televidaj filmoj. Li ankaŭ reĝisoris pli ol 60 teatrajn produktojn, el kiuj multaj en Théâtre du Palais-Royal en Parizo.[1] En 1973 li notinde reĝisoris la unuan produkton de La Cage aux Folles stelumiganta Jean Poiret kaj Michel Serrault.[2]

Li sinsekve edziĝis al kvar aktorinoj: Claude Gensac, Pascale Roberts, Annie Fournier kaj Catherine Allary.[3] Li mortis la 15-an de septembro 2012 pro limfoma kancero.[2]

Filmaro (elekto)

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]