Wyssachen
Wyssachen | |
---|---|
Blazono de Wyssachen | |
Vilaĝocentro de Wyssachen | |
komunumo en Svislando | |
Kantono | Berno |
Administra distrikto | Supra Argovio |
Malnova distrikto ĝis 2009 | Trachselwald |
Geografia situo | CH1903: 629072 / 213738 (mapo)47.074027.8214Koordinatoj: 47° 4′ N, 7° 49′ O; CH1903: 629072 / 213738 (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 1165 |
Areo | 11,70 km² |
Alteco | 707 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 4954 |
Komunumkodo | 0960 |
Mapo de Wyssachen | |
Wyssachen (prononcu visaĥn) estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Trachselwald kaj ekde la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Supra Argovio en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 1165 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Wyssachen situas en la Svisa Mezlando proksimume 20 kilometrojn sude de la urbo Langenthal, ĉe la bordo de la rojo Wissachen, fontrivero de Langete. La komunumo konsistas el la du vilaĝoj Dürrenbühl kaj Wyssachen kaj la setlejoj Heimigen, Mösli, Rütimatt, Schweinbrunnen, Stäffelershus kaj Staule, kaj multnombraj izolitaj biengrupoj kaj bienoj.[1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 11,70 km², de kiuj 22,4 % estas kovritaj de arbaro, 70,6% servas por agrikulturo kaj 6,6% por setlado. [2]
Najbaraj komunumoj
[redakti | redakti fonton]La komunumo Wyssachen limas en nordo al Huttwil, en oriento al Eriswil, en sudo al Sumiswald, kaj en okcidento al Dürrenroth.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Wyssachen situas komplete flanke de la gravaj trafikvojoj. Tra la komunumo pasas flanka vojo, kiu okcidente de Huttwil de la kantona ĉefvojo n-ro 23 kondukas suden tra la valeto de Wyssachen al la pasejvojo trans Fritzeflue. Per buslinio al la stacidomo de Huttwil la komunumo estas konektita al la publika transportreto.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua dokumenta mencio pri setlejo en Wyssachen estis pri Heimingen el la jaro 886 kiel Heimo en dokumento de la Monaĥejo Sankt-Galo.[3]. Dum mezepoko Eriswil-Wyssachen formis komunan tribunalejon kaj tial ĝis la divido al du komunumoj en la jaro 1796, la naskiĝhoro de la hodiaŭa komunumo, Wyssachen dividis la sorton de Eriswil. Regis dum mezepokoj en Wyssachen-Eriswil la Senjoroj de Eriswil, kiburgaj vasaloj, kiuj formortis en la 14-a jarcento. Kiel parto de la sankt-gala majorejo Rohrbach Wyssachen-Eriswil estis fine de la 14-a jarcento atribuita al la Baronoj de Grünenberg kaj fariĝis kun ties havaĵo en la jaro 1406 posedaĵo de la urbo Berno. En la jaro 1421 Berno atribuis la tribunalejon Wyssachen-Eriswil al sia Supera Tribunalo de Ranflüh en la Emme-Valo, kaj en la jaro 1504 la malalta jurisdikcio estis atribuita al la Voktejo Trachselwald, el kiu post la fino de la Helveta Respubliko en la jaro 1803 fariĝis la distrikto Trachselwald. Post la dissolvo de la distrikto Trachselwald Wyssachen estis atribuita al la administra distrikto Supra Argovio, kaj tiel refariĝis parto de la regiono, al kiu ĝi historie apartenis. [4]
En baloto de la 23-a de junio 2010 la komunuma asembleo nee voĉdonis pri kuniĝo de Wyssachen kun la komunumo Huttwil. Tial la komunumo konservas sian sendependecon kaj aŭtonomiecon.[5]
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Vidu Mapo sur Swisstopo, konsultita la 5-an de februaro 2012
- ↑ Fonto: Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011
- ↑ Fonto: Artikolo pri la historio de Wyssachen en la retejo de la komunumo Wyssachen Arkivigite je 2011-01-09 per la retarkivo Wayback Machine
- ↑ Fonto: Anne-Marie Dubler: Eriswil en Historia Leksikono de Svislando (2005-11-15)
- ↑ Fonto: Artikolo pri la projekto de komunuma kuniĝo kun Huttwil en la retejo de la komunumo Wyssachen Arkivigite je 2012-02-06 per la retarkivo Wayback Machine
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Wyssachen – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
Bildoj
[redakti | redakti fonton]-
Reformita preĝejo de Wyssachen
-
Interna vido de la preĝejo
-
Vilaĝeniro venante de Fritzenfluh
-
Lernejo
-
Reformita paroĥdomo
-
Vilaĝa strato
|
|