Taŭmaso
Aspekto
Taŭmaso | |
---|---|
mara dio de la helena mitologio | |
Informoj | |
Sekso | vira |
Patro | Ponto |
Patrino | Geo |
Edzo/Edzino | Ozomeno |
Infanoj | Harpio • Iriso • Arke • Aello • Celaeno • Podarge • Aellopoda • Acholoë • Okipeto • Hydaspes |
Laŭ la helena mitologio, Taŭmaso (el la greka Θαῦμας, «miro») estis mara dio, unu de la protogenoj aŭ originaj dioj. Li estis filo de Ponto (la Maro Mediteraneo) kaj Geo (la Tero), kaj personigis la mirindaĵojn de la maro kaj la danĝerojn ligitajn al ĝi[1]
Li edziĝis al la oceanidino Elektro (sukcen-koloraj nuboj) aŭ Ozomeno, kaj kun ŝi li estis patro de la Harpioj (la Ventokirloj), de Iriso (Ĉielarko), mesaĝistino de la gedioj, kaj laŭ kelkaj rakontoj ankaŭ de Arko.
Partneroj kaj idaro | |
---|---|
Elektro | Ozomeno |
Aliaj roluloj same nomitaj
[redakti | redakti fonton]Krom la antaŭa, Taŭmaso estis ankaŭ la nomo de aliaj roluloj de la helena mitologio:
- Taŭmaso estis epiteto de Iriso, ĉar ŝiaj koloroj estis mirigaj.
- Taŭmaso estis ankaŭ ĉevalviro, kiu ĉeestis la nupto-feston de Piritoo kaj partoprenis la militon inter centaŭroj kaj lapitoj, el kiu li finfine forfuĝis[8].