Ago estas ekstera montro de ies forto aŭ kapablo; ĝenerala ideo pri efikprodukto.
NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.
|
| « Faru pli ol lernu. » | | « יוֹתֵר מִלִּמּוּדְךָ עֲשֵׂה » | — Miŝnao, Pirkej Avot 6 |
|
|
| « Agado estas la lasta rifuĝo por tiuj kiuj ne scipovas sonĝi. » | | « Action is the last refuge of those who cannot dream. » | — Oscar Wilde |
|
|
| « Scio estas signifa nur se ĝi reflektiĝas en ago. La homa raso eksciis la malfacilan manieron, ke ni estas tio, kion ni faras, ne nur tio, kion ni pensas. Ĉi tio validas por infanoj kaj plenkreskuloj - por lernejaj ĉambroj kaj nacioj. » | | « (angle) Knowledge is meaningful only if it is reflected in action. The human race has found out the hard way that we are what we do, not just what we think. This is true for kids and adults — for schoolrooms and nations. » | — Robert Fulghum |
|
|
| « Tiu plej bona parto de la vivo de bona viro, - Liaj malgrandaj, sennomaj, nememoritaj agoj de bonkoreco kaj amo. » | | « (angle) That best portion of a good man's life, — His little, nameless, unremembered acts of kindness and of love. » | — William Wordsworth |
|
|
| « Mi pensas, ke oniaj sentoj malŝpariĝas per vortoj, ili ĉiuj devas esti distilitaj en agojn, kaj en agoj, kiuj alportas rezultojn. » | | « (angle) I think one's feelings waste themselves in words, they ought all to be distilled into actions and into actions which bring results. » | — Florence Nightingale |
|
|
| « Persvado ja estas ia forto. Ĝi konsistas en montrado al persono la konsekvencoj de liaj agoj. Unuvorte ĝi estas forto aplikata tra la menso. » | | « (angle) Persuasion, indeed, is a kind of force. It consists in showing a person the consequences of his actions. It is, in a word, force applied through the mind. » | — James Fitzjames Stephen |
|
|
| « Kiam vi regas la pensadon de viro, vi ne devas zorgi pri liaj agoj. Vi ne devas diri al li, ke li ne staru ĉi tie aŭ iru tien. Li trovos sian "taŭgan lokon" kaj restos en ĝi. Vi ne bezonas sendi lin al la malantaŭa pordo. Li iros sen esti informita. Fakte, se ne ekzistas malantaŭa pordo, li tranĉos unu por sia speciala profito. Lia edukado fariĝas necesa. » | | « (angle) When you control a man's thinking you do not have to worry about his actions. You do not have to tell him not to stand here or go yonder. He will find his "proper place" and will stay in it. You do not need to send him to the back door. He will go without being told. In fact, if there is no back door, he will cut one for his special benefit. His education makes it necessary. » | — Carter G. Woodson, The Mis-Education of the Negro (1933) |
|
|
| « Ĉiu aŭtentika filozofio kondukas al ago kaj de ago reen al miro, al la daŭra fakto de mistero. » | | « (angle) Any genuine philosophy leads to action and from action back again to wonder, to the enduring fact of mystery. » | — Henry Miller |
|
|
| « Ne ĉiam facilas agi laŭ tio, kio estas en via kapo anstataŭ laŭ tio, kio estas en via koro. Kaj vi ne ĉiam pravas. La tuta lertaĵo por scii kion fari estas decidi kiam aŭskulti vian kapon, kaj kiam estas bone nur sekvi viajn sentojn. » | | « (angle) It isn't always easy to act on what's in your head instead of what's in your heart. And it isn't always right to. The whole trick to knowing what to do is deciding when to make yourself listen to your head, and when it's okay to just follow your feelings. » | — Steven Brust, Athyra (1993) |
|
Fuĝo for de libereco [1941]
[redakti]
|
| « Rompo de malpermeso, la origina peko, en pozitiva homa senco estas la unua ago de elekto, ago de libereco, do la unua homa ago ĝenerale. Laŭ mito formale la peko konsistis en tio, ke la homo enkmanĝis de la arbo de la sciado. Do la ago de malsubiĝo, ago de libereco estas rekte ligata al komenco de la homa pensado. » | — Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941] |
|
|
| « Granda nombro de problemoj, je la unua rigardo nesolveblaj, tuj malaperas post kiam ni kuraĝas rezigni je imago, ke la homoj ĉiam konscias motivojn de siaj agoj, pensoj kaj sentoj; efektive iliaj veraj motivoj ne nepre estas tiaj kiaj al ili ŝajnas. » | — Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941] |
|
|
| « [pri kalvinismo] Tiel la penoj kaj laboro akiris tute senracian karakteron. Ili ne povas ŝanĝi la sorton, antaŭdestinitan de dio, ne dependantan de iuj ajn penoj de la homo, sed servas sole kiel rimedo por anticipe ekscii tiun antaŭdestinitan sorton. Samtempe la febra agado helpas regi neelteneblan senton de senhelpeco. » | — Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941] |
|
|
| « Nia tuta energio estas malŝparata por atingi tion, kion ni deziras, kaj plejparto de la homoj neniam ekpensis pri origino de tiu ĉi agado: ĉu ili scias kion ili efektive deziras, ĉu ili mem deziras atingi la celojn, al kiuj ili strebas. » | — Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941] |
|
|
| « Energian aktivadon oni ofte traktas kiel signon de memstara agado, sed ni scias, ke tia agado povas esti ne pli memstara ol konduto de aktoro aŭ de hipnotita homo. Kiam estas prezentata spektaklo, ĉiu aktoro povas tre energie ludi sian rolon kaj eĉ enigi iujn frazojn aŭ detalojn de la agado, kreitajn de li. Sed ĉe tio li tamen nur ludas taskitan al li rolon. » | — Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941] |
|
|
| « La nuntempa homo soifas la vivon, sed ĉar li estas roboto, la vivo ne povas signifi por li spontanean agadon, do li kontentiĝas je iuj ajn surogatoj de ekscitiĝo: drinkado, sporto aŭ travivado de aliulaj kaj elpensitaj pasioj sur ekrano. » | — Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941] |
|
|
| « Spontanea aktivado estas libera agado de la personeco; ĝia difino inkludas laŭvortan signifon de latina vorto sponte — per si mem, laŭ propra iniciato. Sub la agado ni komprenas ne “faradon de io ajn”; temas pri krea aktivado, kiu povas manifestiĝi en emocia, intelekta kaj senta vivo de la homo, kaj ankaŭ en lia volo. » | — Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941] |
|
|
| « …gravas nome la agado per si mem, ne ĝia rezulto. En nia socio estas akceptita kontraŭa opinio. » | — Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941] |
|
|
| « Ni elektas nek niajn problemojn, nek rezultojn de nia agado. Kio ja movas nin, kio nin devigas? — Sistemo, havanta nek celon, nek destinon ekster si mem kaj transformanta la homon je sia aldonaĵo. » | — Erich Fromm, La sana socio [1955] |
|
|
| « …ĉia agado, postulanta koncentriĝon de atento, ĉu tio estas laboro, ludo aŭ ripozo (ripozo ankaŭ estas tipo de la agado), vigligas kaj stimulas la homon, kaj ĉia agado, ne postulanta tion, lacigas. » | — Erich Fromm, La sana socio [1955] |
|
|
| « Kiom ajn malsaĝa kaj senmorala estu la ago, la homon regas nerezistebla strebo raciigi ĝin, tio estas pruvi al si mem kaj al la aliaj, ke liaj agoj estas diktitaj de la saĝo, racio aŭ almenaŭ de komuna moralo. Agi malsaĝe ne tiom malfacilas, sed la homo praktike ne povas ne doni al siaj agoj ŝajnigan aspekton de la racia motivado. » | — Erich Fromm, La sana socio [1955] |
|
|
| « La manko de objektiveco rilate al fremdaj nacioj estas fifam-konata. De unu tago al la alia oni ŝajnigas ke alia nacio estas tute malmorala kaj diabla, dum nia propra nacio reprezentas ĉion bonan kaj noblan. Oni juĝas ĉiun agon de la malamiko per unu mezurilo, kaj la propran agon per alia. Eĉ bonaj agoj de la malamiko oni konsideras kiel indikilo de aparta diableco, celante trompi nin, dum niaj malbonaj agoj estas necesaj kaj pravigitaj per niaj noblaj celoj. (La Arto de Amo 1956) » | — Erich Fromm, La sana socio [1955] |
|