Roboto estas aŭtomato kapabla obei difinitajn ordonojn kaj fari komplikajn taskojn; maŝinsimila, senpersonigita laboristo.
Fuĝo for de libereco [1941]
[redakti]
|
| « Ni transformiĝis je robotoj, sed vivas influataj de iluzio, ke ni estas memstaraj individuoj. » | — Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941] |
|
|
| « La nuntempa homo soifas la vivon, sed ĉar li estas roboto, la vivo ne povas signifi por li spontanean agadon, do li kontentiĝas je iuj ajn surogatoj de ekscitiĝo: drinkado, sporto aŭ travivado de aliulaj kaj elpensitaj pasioj sur ekrano. » | — Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941] |
|
|
| « En niaj tagoj ni alfrontas la homon, kiu agas kaj sentas kiel aŭtomato, li neniam sentas travivaĵojn kiuj efektive estus liaj propraj; li sentas sin ĝuste tia kie, laŭ lia opinio, lin konsideras la aliaj; lia artefarita rideto anstataŭis sinceran ridon kaj sensignifa babilado anstataŭis konversacion; li havas mornan senton de senespero anstataŭ vera doloro. » | — Erich Fromm, La sana socio [1955] |
|