Eŭrazio estas kontinentego, kiu konsistas el Eŭropo kaj Azio.
|
| « Sed se la meza parto [de Eŭrazio, do Rusio] rezistos al la Okcidento, iĝos aktiva unueca ento kaj ekregos la Sudon aŭ formos aliancon kun partopreno de granda orienta ŝtato, do la usona dominado en Eŭrazio draste malkreskos. Same okazos, se du grandaj orientaj ludantoj iamaniere unuiĝos. Fine, se la okcidentaj partneroj forpelos Usonon de ĝia sidstango en la okcidenta periferio, tio aŭtomate signifos finon de la partopreno de Usono en la ludo sur la eŭrazia ŝaktabulo, eĉ se tio verŝajne signifos ankaŭ finfine subiĝon de la okcidenta finaĵo al la reviviĝinta ludanto, okupanta la mezan parton [Rusio]. » | — Zbigniew Brzeziński, La granda ŝaktabulo: Usona dominado kaj ĝiaj imperativoj [1997] |
|
|
| « Ukrainio, la nova kaj grava areo en la eŭrazia ŝaktabulo, estas geopolitika centro, ĉar ĝia ekzistado mem, kiel sendependa ŝtato, helpas transformi Rusion. Sen Ukrainio Rusio ĉesas esti eŭrazia imperio. » | — Zbigniew Brzeziński, La granda ŝaktabulo: Usona dominado kaj ĝiaj imperativoj [1997] |
|
|
| « Potenciale la plej danĝera scenaro de evoluo de la eventoj povus esti kreado de “kontraŭhegemonia” koalicio kun partopreno de Ĉinio, Rusio kaj eble Irano, kiujn unuigos ne ideologio, sed interligantaj ilin ofendiĝoj. Tia evoluo de la eventoj povos memorigi per sia skalo kaj grandeco problemon, kiun foje kreis jam la ĉino-sovetia bloko, kvankam ĉi-foje Ĉinio, plej verŝajne, estos gvidanto kaj Rusio gvidato. Por preventi kreadon de tiu ĉi bloko, kiom ajn malverŝajne tio estu, Usono devos montri geopolitikan lertecon samtempe en la okcidenta, orienta kaj suda limoj de Eŭrazio. » | — Zbigniew Brzeziński, La granda ŝaktabulo: Usona dominado kaj ĝiaj imperativoj [1997] |
|