La Viñuela [labiNJŬEla] (La Vitejeto, kio aperas en la blazono) estas hispana municipo de la provinco Malago, regiono Andaluzio. Estas en la orienta parto de la marborda provinco Malago, kiu siavice estas en la Costa del Sol, borde de la Mediteranea Maro kaj sur la deklivaro de montaro.
Ĝi estas en la komarko Axarquía [aĥarKIa]. Ŝosee estas je 48 kilometroj de la provinca ĉefurbo Malago kaj je 505 km de Madrido, ŝtata ĉefurbo. En 2005 estis 1622 loĝantoj; en 2000 nur 1200, laŭ la INE.[1]
Proksime estas arkeologiaj kuŝejoj kaj akvorezervejo samnoma.