Ŝivismo
Ortodoksaj skoloj
|
Neortodoksaj skoloj
Granda personecoj
Antikvo |
Ŝivismo aŭ Ŝivanismo (शैव पंथ, Śaiva Paṁtha, La Ŝiva Vojo), estas unu el la plej grandaj branĉoj de Sanāthana Dharma (hinduismo), kultanta Ŝivon kiel la Superan Estaĵon.
Anoj de Ŝivismo nomiĝas Ŝivanoj kaj kredas, ke Ŝivo estas Ĉio kaj en ĉio, la kreanto, konservanto, detruanto, revelanto kaj kaŝanto de ĉio, kio ekzistas. Ŝivismo, kiel kelkaj el la aliaj formoj de hinduismo, disvastiĝis al aliaj partoj de Sudorienta Azio, inkluzive al Javo, Balio kaj al partoj de la Sudorientazia kontinento, inkluzive Kamboĝo.
Ŝivo estas kelkfoje prezentita kiel la furioza dio Bajravo. Ŝivanoj estas pli allogitaj al asketismo ol la anoj de aliaj Hinduismaj sektoj kaj povas esti trovitaj vagantaj tra Barato kun cindro sur siaj vizaĝoj farantaj mempurigajn ritojn.[1][2][3] Ili kultas ĉe temploj kaj praktikas jogon, klopodante iĝi unu kun Ŝivo.[4] Inter hinduistoj, ĉirkaŭ 252 milionoj aŭ 26.6% estas Ŝivanoj.[5]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ ISKCON. Arkivita el la originalo je 2015-11-15. Alirita la 7-an de Februaro de 2014.
- ↑ Hindus in SA. Alirita la 7-an de Februaro de 2014.
- ↑ Dubois. Hindu Manners, Customs and Ceremonies. Cosimo.
- ↑ HimalayanAcademy. Arkivita el la originalo je 2020-01-13. Alirita Februaro de 2014.
- ↑ Todd M. Johnson kaj Brian J. Grim. (2013) The World's Religions in Figures: An Introduction to International Religious Demography. John Wiley & Sons. ISBN 9781118323038.